PIV 2026 · Artikolo 12641

povra

Litero P

povra suferanta pro malriĉo, malfeliĉo aŭ misaventuro: la povra urs’ amare ploris KKa la povra knabino subite tre ruĝiĝis kaj ekparolis kun ploro en la voĉo SJo la poeto deprenas la senutilajn vortojn de nia povra emociplena lingvaĵo por atingi vorton precizan MNe
povrulo homo povra: nudan vivon la povrulo
Savis helpe de tabulo KKa
li aspektis maldike kaj tre serioze. povrulo, li havis nur dudek du jarojn OE ➞ kompatinda.