PIV · 8160
★kompat/i
★kompat/i (tr) Senti kortuŝon pro ies malfeliĉo k deziron ĝin malakrigi: kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa X; virtulo kompatas la vivon de sia bruto X; ĉar kiu kompatos vin, ho Jerusalem? X; Dio kompatu nin, pekulojn! Z; mi dankas vin, kompatanto en la ĉielo! Z; pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata Z; nomu viajn fratinojn Kompatataj! X; mi kompatos la nekompatitinon X; (abs) Dio batas, Dio kompatas Z; Vi mortigis, buĉis k ne kompatis X. ☞ bedaŭri, domaĝi, indulgi, kondolenci, simpatii.
kompato. Sento de tiu, kiu kompatas: ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis Z; mi ne volas baton, mi ne volas kompaton Z; ŝi vekis kompaton en tiu ĉi virino Z; justeco k kompato al la bestoj Z; eksenti kompaton al iu Z, pro io X; el kompato ŝi jam longe iom post iom malkaŝis al li la veron Z; rideto de kompato Z (malestima).
kompata. Esprimanta kompaton: rigardi la aferojn kun pli kompata okulo Z; (mortigi) per sago kompata Z.
kompatema. Inklina al kompato: vi estas Dio pardonema, indulgema k kompatema X; ĉiu estu bona k kompatema al sia frato X; la libristo estis tre bona homo k havis tre kompateman manon Z. ☞ bonkora.
kompatigi. Fari, ke iu kompatu al vi: pli bone estas enviigi, ol kompatigi Z.
kompatinda. Meritanta, vekanta kompaton: la kompatinda anasido estis mordata k persekutata Z; miaj kompatindaj floroj tute forvelkis Z; ĝi estas vera kompatindaĵo, la infano ja malsaniĝos! Z. ☞ malfeliĉa.
senkompata. Ne sentanta ian kompaton: la senkompata morto Z; ili parolis senkompatajn vortojn pri ŝi Z; decido, kiun li plenumos senkompate k severe Z. ☞ egoisto, kruela.