PIV · 4378
★feliĉ/a
★feliĉ/a
1 (iu) Sentanta animan plenkontentecon: se mi estus sana, mi estus feliĉa Z; kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa Z; kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj Z; pli feliĉa ol ili estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis X; feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas k soifas justecon! N; pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo Z; havi feliĉan mienon B. ☞ beata, ĝoja. ➞ ĉielo.
2 (iu) Favorata de la sorto: ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa Z; feliĉa ĉe monludo, malfeliĉa ĉe amo. ☞ fortuno.
3 (io) Plenkontentiganta la animon: feliĉa vivo; kara domo, multon da bona k feliĉa mi ĝuis en vi! Z; paco feliĉa Z; feliĉa karaktero; deziri al iu feliĉan feston; la feliĉaj tagoj de la juneco; la Feliĉaj Insuloj (Kanarioj). ☞ ĉarma, rava. ➞ paradizo.
4 (io) Sukcesdonanta, bonokaza: al tiuj penoj helpis la feliĉa situacio, en kiu li troviĝis rilate unu el la Varsoviaj revuoj Z; feliĉaj cirkonstancoj Z; feliĉa akuŝo; la operacio havis feliĉan sekvon; alkonduki la aferon al feliĉa fino Z; kelke da feliĉaj ideoj kuraĝigis min Z. ☞ prospera, favora.
feliĉe
1 En feliĉa maniero: feliĉe ridetante la bela Sara endormiĝis Z; la ŝipo feliĉe atingis la havenon B; vivi feliĉe Z; feliĉe por li Z; feliĉe solvi problemon; la vortoj feliĉe kreitaj Z.
2 Danke al feliĉa okazo; pro ia bona ŝanco: Don Isaak havis la intencon kritiki […], sed feliĉe Aaron elvenis Z; feliĉe tiu periodo daŭris ne longe Z; feliĉe ilia entrepreno ne sukcesis Z.
feliĉo
1 Sento, stato de plenkontenteco: kiu malmulte deziras, feliĉon akiras Z; nemiksita Z, pura feliĉo Z; ebria de feliĉo Z; la hejma feliĉo de Marta Z; mutaj atestantoj de perdita feliĉo Z; nenia feliĉo maturiĝas sub la luno Z; (analoge) la feliĉo de la Dana regno Z.
2 Sortofavoro, bona ŝanco: kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi vin! Z; vin sendis al mi mia bona feliĉo Z; havi feliĉon ĉe la virinoj Z; mi nun akceptas kun malgaja koro feliĉon mian Z (surtroniĝon); facile estas danci, se la feliĉo kantas Z; feliĉo leĝon ne konas Z; ne ĉiuj havas egalan feliĉon Z; malsaĝulon favoras feliĉo Z. ☞ fortuno.
feliĉigi. Fari, ke iu estu feliĉa: bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas Z; sankta Virgulino, vi la urbon feliĉigis! Z; ĝi venĝus terure: ĉi tiuj feliĉigaj okuloj idiote vitriĝus Z.
feliĉulo
1 Homo feliĉa (precipe 2): multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas Z; al feliĉulo eĉ koko donas ovojn Z; ili estas feliĉuloj de la mondo X; la filinoj vidas ŝin k nomas ŝin feliĉulino X.
2 Beatulo 2: ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj Z; milionoj da ĉielfeliĉuloj estis tie Z.
★malfeliĉa
1 Estanta en la malfeliĉo: oni ĉiam trovas pli malfeliĉan, ol sin mem; senkulpa oni estas, se nur ja malfeliĉa!; ŝi estas virino pli malfeliĉa, ol kiom mi opiniis Z; la malfeliĉa infano forkuris Z; la malfeliĉa knabino mortis Z; li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita Z; kion mi malfeliĉa nun faros? Z. ☞ aflikti, mizera, kompatinda.
2 Donanta malsukceson, malfavora; malbonokaza: se ne la «se» malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa Z; li estis malfeliĉa en tiu entrepreno; malfeliĉa kandidato (malsukcesinta), milito, pasio, amo Z. ☞ bedaŭrinda, fatala.
malfeliĉe
1 En malfeliĉa maniero: li vivas malfeliĉe k mizere.
2 Malbonŝance, domaĝe, bedaŭrinde: vorto malfeliĉe kreita Z; malfeliĉe, li ne povis ĉeesti la feston.
★malfeliĉo
1 Sento, stato de tiu, kiu havas nenian ĝojon, kontentecon: en feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu Z; fremda malfeliĉo instruas Z; kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo Z; fali en malfeliĉon X; kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno X; li trinku vinon k li ne plu rememoru sian malfeliĉon X; malfeliĉo ofte kunigas la homojn Z.
2 Malbona ŝanco: la akvo estas via malfeliĉo k vi pereos Z; tiuj, kiuj havas la malfeliĉon esti viaj najbaroj; per okazo de malfeliĉo Z; amikon montras malfeliĉo Z.
3 Malfavora, malutilega, doloriga okazaĵo: malfeliĉoj k batoj venas ĉiam kun fratoj Z; malfeliĉo inviton ne atendas Z; mi ridos ĉe via malfeliĉo X; rakontu al mi vian malfeliĉon Z; sed la malfeliĉo konsistas en tio, ke tiu prediko ne havis finon Z; estos nenia malfeliĉo, se iu miksos la novajn formojn kun la malnovaj Z; (ironie) nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo!, ha! ha! Z; efektive, granda malfeliĉo! Z.
malfeliĉigi. Fari iun malfeliĉa.
malfeliĉulo. Homo malfeliĉa: ho ve, mi malfeliĉulo! Z; helpi al la malfeliĉuloj.