PIV 2020 · 188
aflikt³i
aflikt3i (tr) Kaŭzi severan kordoloron: ŝia konkurantino afliktis ŝin k tre incitis ŝin X; mi scias, ke mia malĝojo vin sincere afliktas Z; mia patrino estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis Z; revivigi la koron de la afliktitoj X. ☞ ĉagreni, deprimi.
aflikto. Sento de iu afliktita: sur la vizaĝo de M. aperis miro, aflikto k konfuzo Z; mi ne volas fari al mi aflikton pro tio Z.
afliktiĝo. Stato de iu afliktita: ŝia patro perdis sian oficon, k de afliktiĝo li malsaniĝis Z; ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj! Z. ☞ melankolio.