PIV 2026 · Artikolo 10107
melankolio
melankolio
1 MEDI grava depresia perturbo, aparte karakterizata de intensaj kaj delirecaj kulposentoj: melankolio povas inklinigi al memmortigo
2 KOMU stato de konstanta sopira malgajeco kaj malvigleco: ni pelu for melankolion! ➞ deprimo, spleno.
melankolia rilata al melankolio: kelnero, kiu estis ĉiam melankolia FK ŝi levis al li melankoliajn okulojn komponaĵo kies tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj Z ➞ nigra.
melankoliulo MEDI malsanulo kun temperamento inklina al deprimiĝo kaj senkaŭzaj timoj.