← Reen al N

PIV 2020 · 10977

★nigr/a

nigr/a
Impresanta, kiel la supraĵo de fulgotavolo, kiu plene sorbas la lumon: nigran kornikon sapo ne blankigos Z; nigra bovino, ĉevalo, kato; liaj haroj estas nigraj kiel korvo X; la nigra koloro estas bone alaspekta Z (por vestoj); karbe nigra Z; nigra kiel inko; la nigra koloro (piko k trefo); nigraj ŝakpecoj; nigra korpo (ideala korpo, sorbanta ĉiujn ricevitajn radiojn, sendepende de iliaj ondolongoj); 🔭 nigra truo (kolapsinta maso tiom koncentrita, ke neniu objekto povas eskapi ĝian intensan gravitan altiron, eĉ ne lumo); 💡 nigra skatolo.
Tre malhela, kontraste al aliaj helaj samspecaj aferoj: nigra pano ( blanka); nigra raso ( blanka, flava); mi estas nigra, tamen beleta, ho filinoj de Jerusalem! X; la kulto de la nigra Virgulino; nigraj nuboj, nigra ĉielo, nigra vetero; (analoge) nigraj manoj, tolaĵoj, ungoj (pro malpureco).
Elvokanta nigron, kiel simbolon de malĝojeco: tio estas nigra tago en nia historio; vidi ĉion nigra (pesimisme); nigra humoro; havi nigrajn ideojn (melankoliajn); kaŭzoj, kiuj donis iom nigran koloron al la stato de mia animo Z; senkulpa kamarado de mia nigra sorto Z; ŝajnas al mi, ke nun batas lia nigra (morta) horo Z; nigraj romanoj (kun krimoj k teruraĵoj).
Elvokanta nigron, kiel simbolon de malico: la nigraj anĝeloj (diabloj); ke en la plej nigra stato la animo en la inferon flugu! Z; nigra koro, krimo, sendankemo; la nigra magio; nigra meso (kulto al Satano).
Elvokanta nigron, kiel simbolon de malaprobo, kondamno aŭ malpermeso: nigra listo (de suspektataj personoj, malfavorataj laboristoj aŭ komercaj firmoj ktp;.  bojkoti); la nigra laboro (ekster la leĝaj aŭ la sindikataj kondiĉoj); nigra merkato (neleĝa); nigra kaso (ne oficiale kontrolata).
Nigra. 🌄 Nomepiteto de la interna Maro, inter Ukrainio k Turkio, komunikiĝanta kun Mediteraneo per la Marmora Maro (34°E, 44°N), k de montaro en SU Germanio. Ŝvarcvaldo.
nigro
Foresto de koloro.
Koloro simila al nigro: nigro sur blanko pruvas sen manko Z; la riĉaj, profundaj nigroj de Van Dyck.
Pigmento nigra: fulga, gasa, karbona nigro.
Unu el la du partioj ĉe damoj aŭ ŝako.
nigre. Per nigro: oni presos nigre sur blanke nian tutan historion Z; ŝi plej longe vestis sin nigre Z (pro funebro); ili estos kuirataj ĝisnigre Z.
nigraĵo. La nigra parto de io: la nigraĵoj de pentraĵo.
nigreco. Eco de nigraĵo: (f) la nigreco de liaj intencoj.
nigreta. Duone nigra: ne rigardu min, ke mi estas nigreta: la suno min brulkolorigis X.
nigrigi
Fari nigra: nigrigi grizajn harojn.
(f) Malgajigi: la malsano nigrigis lian spiriton, vivon.
(f) Malbonfamigi: kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas Z; nigrigi personojn nur pro tio, ke ili apartenas ne al nia partio Z.
nigriĝi. Iĝi nigra: la koro svenas, la genuoj tremas, ĉies vizaĝoj nigriĝas X (de teruro); nigriĝa kurbo de fotografa plako; 🍴 nigriĝinta (aŭ nigra) butero.
nigrulo. Negro.
nigrumi (tr) Kaŝi la domajn, stratajn ks lumojn, kiel defenda rimedo kontraŭ noktaj flugatakoj: nigrumi urbon, konvojon; nigrumilo.
eburnigro. Pigmento, akirita per cindrigo de eburo.
fulgonigro, fumnigro Karbono, demetita de fumo sur malvarma surfaco, k uzata por diversaj celoj, i.a. preparo de tuĉo.
karbonigra. Intense nigra: karbonigraj cignoj Z, okuloj Z.