PIV 2020 · 8542
★korv/o
★korv/o ♉
1 G. (Corvus) de pli-malpli nigraj birdoj, el la ordo de paseroformaj, al kiu apartenas la sp-oj frugilego, korako, korniko, monedo k.a..
2 La plej granda sp. (Corvus corax) de tiu genro: k li ellasis korvon k ĝi ekflugis X; liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo X; korvo al korvo okulon ne pikas Z (friponoj ne interbatalas); la blue-nigraj korvoj Z. Sin. korako, granda korvo.
korvedoj. Fam. (Corvidae) el la ordo de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas la g-oj korvo, nucifrago, pigo, garolo k.a..
granda korvo. Korako.
griza korvo. Griza korniko.
nigra korvo. Nigra korniko.
korveto. Monedo.
markorvo (evi) = kormorano.
kampokorvo. Frugilego.
montkorvo. Pirokorako.