PIV 2026 · Artikolo 8501

korniko

Litero K

korniko ZOOL birdo parenca al korvo, kiu manĝas kadavraĵojn, malgrandajn bestojn, fruktojn k.a. specio Corvus corone korniko vundita propran voston timas Z ➞ brogi, sperto.
griza korniko korniko nigra kun grizaj dorso kaj ventro. subspecio Corvus corone cornix Sin. griza korvo.
nigra korniko korniko tute nigra. subspecio Corvus corone orientalis Sin. nigra korvo.