← Reen al K

PIV 2020 · 8502

kornus/o

kornus/o 🍁 G. (Cornus el kornusacoj) de plantoj – arboj, arbustoj k plurjaraj, rizomaj herboj – kun integraj folioj ĝenerale kontraŭe duopaj, kun malgrandaj, epiginaj, kvarnombraj floroj en cumoj umbel- aŭ kap-formaj, k kun diverskoloraj drupoj; ĉ. 65 sp-oj precipe el la N hemisfero, pluraj pororname kultivataj.
kornusfrukto. Frukto de kornuso, manĝebla k acideta ĉe iuj sp-oj, i.a. ĉe C. mas.