PIV 2020 · 2219
★brog/i
★brog/i (tr)
2 🍴 Ĵeti en bolantan akvon viandon aŭ legomojn, por ilin pretigi al posta kuirado aŭ depreni de ili ian akrecon: brogi brasikon, bovidlangon.
3 👥 Brulvundi per tre varma likvo: propra supo brogas, fremda allogas Z; brogita eĉ sur (malvarman) akvon blovas Z; (f) drinkulo, kiu brogis al si la intestojn B; plenda sento kontraŭ la homoj […] aliformiĝis en brogantan bolaĵon Z.
brogado. Ago de iu, kiu brogas.
brogaĵo. Akvo, en kiu oni bolkuiris viandon: li pretigis kapridon, la viandon li metis en korbon k la brogaĵon li enverŝis en poton X. ☞ buljono.