PIV 2026 · Artikolo 2310
★buljono
★ buljono
1 KUIR akvo, en kiu oni boligis viandon aŭ legomojn, kaj kiu tiel ekhavis guston kaj abundon da mineraloj kaj graso: ni preparis supon el kokida buljono kun spinacoj kaj ŝinko CPi mi donis al li tason da buljono, kiun li trinkis sen mia helpo HBu ➞ brogaĵo, komtango, konsomeo, supo.
legomobuljono KUIR buljono nur el legomoj.