PIV 2026 · Artikolo 2311
★bulko
Derivaĵoj en la artikolo 4
★ bulko KUIR malgranda bakaĵo el delikata faruno (precipe tritika): per kelke da bulkoj ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn Z korna lunarka bulko spirala bulko kun sekvinberoj
bulkaĵo malfreŝa bulko aŭ pano, trempita en lakto kaj ovoj kaj bakita en bakformo, kaj ofte sukerita. ➞ pankuko.
buterobulko brioĉo.
sukerbulko dolĉa bulko.