PIV · 8822
★kuk/o
★kuk/o 🍴 Franda bakaĵo el diversaspeca pasto plej ofte kun sukero: tablon ornamas ne tuko sed kuko Z; de pli da suko ne malboniĝas la kuko Z (tro da bono ne ĉagrenas); eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos Z; silentulo la tutan kukon formanĝas; sekaj kukoj (☞ kekso); sekvinberaj kuketoj X.
kukaĵo. Delikata bakaĵo, al kiu oni aldonas konfitaĵon, kremon, fruktojn kc. ☞ biskvito, brioĉo, kataifo, oblato, pudingo, skono, torto, vaflo. ➞ muldilo.
kukisto. Tiu, kiu faras k vendas kukojn k kukaĵojn.
Kuklando Vd lando.
fiŝkuko. Kamaboko.
fritkuko = benjeto.
kronkuko. Alzaca kuko, origine pola, kronforma, kun sekvinberoj k konfitaj citronŝeloj.
mielkuko. Spickuko enhavanta mielon.
pankuko. Kuko, farita el pantranĉo, trempita en ovaĵo, fritita k sukerita.
platkuko. Plata kuko, plej ofte el faruno, lakto, butero k ovoj: platkuko kun konfititaj ĉerizoj. ☞ flano.
pletkuko. Rektangula, plata kuko bakita sur bakpleto.
potkuko. Kuko bakita en potforma bakmuldilo; se kun rumo: rumkuko.
pufkuko. Speco de malpeza, suflea kuko, en kiu enestas kirlita kremo k foje fruktoj (ekz. ĉerizoj). ☞ pufbenjeto.
rulkukaĵo. Strudelo.
rumkuko. Eŭropa spongeca kuko, kronforma, ofte kun sekvinberoj, sorbigita per rumo: rumkuko kun kremo.
savojkuko (evi) = spongokuko.
spickuketo. Malgranda spickuko, kutime glazurita: Aĥena spickuketo (el sukerbeta siropo, butero, sukero, faruno kun spicoj, i. a. cinamo, kariofilo, kardamono k muskato).
tavolkuko. Folipasta kuko.
turkuko. El kukoj farita turo, por specialaj ceremonioj kiel ekz. nupto.