PIV 2026 · Artikolo 1957
★biskvito
Derivaĵoj en la artikolo 4
★ biskvito
1 KUIR kuketo, plata aŭ minimume ŝvela, el dolĉa pasto bakita ĝis tia sekeco, kiu ebligas iom longdaŭran konserviĝon; ĝi povas enteni buteron, ovon, sukeron kaj kromajn ingrediencojn: mi alŝovadis al vi kuketojn, aŭ biskvitojn, aŭ makaronojn Z bakejoj, kie oni bakis panon kaj biskvitojn por la armeo B soldata biskvito plej kruda ➞ biskoto, kekso.
2 senglazura porcelano aŭ fajenco: statueto el biskvito
buterbiskvito fajna biskvito, en kies pasto eniĝas butero.
fingrobiskvito savoja biskvito.
marbiskvito kruda biskvito, uzata de ŝipanoj anstataŭ pano.
savoja biskvito longa, plata, malpeza kaj dolĉa biskvito, kun rondformaj ekstremaĵoj, uzata i.a. por fari tiramisuon. Sin. fingrobiskvito.