← Reen al B

PIV · 1958

★bismut/o

bismut/o
Elemento, Bi, atomnumero 83, atommaso 208,98: bismuta klorido, BiCl3; bismuta alkala nitrato, BiOH(NO3)2 (salo medicine uzata kontraŭ diareo k por radioskopia esploro de la stomako, duodeno ks); bismutaj kombinaĵoj.
Metalo flavblanka, rompiĝema.
bismutato. Salo de bismuta acido, HBiO3 aŭ H3BiO4.
bismutismo Toksiĝo per bismuto.