← Reen al M

PIV · 9978

★mas/o

mas/o
Nedifinita kvanto de materio, kiun oni rigardas kiel tutaĵon, ne atentante pri la konsistigantaj eroj, nek pri la formo: maso da gelateno; la malluma maso de la maro; la altaj rokaj masoj de la bordo ŝajnis kapoj de gigantoj Z; arkitekturaj masoj; skulpti el la maso. bloko, masivo.  amaso.
Ĉiu el la partoj de pentraĵo, formanta unu tutaĵon por la okulo aŭ pro la aranĝo de la linioj aŭ pro la intenso de la koloroj: la ekvilibro de la masoj.
Kvociento de la intenso de konstanta forto per la akcelo de la movo, kiun ĝi estigas ĉe la konsiderata korpo; simb.: m: la maso mezuras la kvanton de materio, kiun entenas korpo. inercio, pezo.  masmanko, masocentro.
Komuna konduktilo en elektra cirkvito, kies potencialo estas rigardata kiel referenco: la maso estas ofte konektita kun la tero. tero 8, ĉasio.
£ Tuto de la posedaĵoj prenataj en konsideron en la kadro de diversaj proceduroj, precipe en la kadro de bankroto aŭ heredigo.
masa. Rilata al maso: masa volumeno.
krita maso Minimuma maso el iu substanco, povanta allasi nuklean fision necesa, por ke estiĝu k daŭru ĉenreakcio.
specifa maso Maso de la volumena unuo de homogena substanco.
maseto. Malgranda maso, i.a. tiu peco de mekanika sistemo, kiu agas per sia inercio.
almasigi Kontaktigi kun la maso.
biomaso La tuta maso 3 de la vivuloj, kiuj kune konsistigas ekosistemon.
kontraŭmaso Maso, kies pezo kompensas parte ian forton (ekz. de risorto).
unumase. Unubloke.
aermaso Vasta, sufiĉe homogena, samdevena kvanto de atmosfera aero, moviĝanta laŭ unu direkto: polusmara, tropikkontinenta aermaso; la renkonto de du aermasoj formas fronton.
atommaso Kvociento inter la maso de atomo de kemia elemento k la dekduono de la maso de atomo de karbono 12.  atomnumero.
gismaso Regulforma maso el kruda giso.
molekulmaso Maso de unu molo da pura substanco, t.e. la sumo de la atommasoj de ĉiuj atomoj en molekulo de tiu substanco.
sapromaso La tuta maso 3 de la organika morta materio de ekosistemo.