← Reen al I

PIV 2020 · 6529

inerci/o

inerci/o Z
Eco de la materio, pro kiu ĝi emas, kiam senmova, resti senŝanĝe tia, k, kiam moviĝanta, daŭrigi senŝanĝe sian movon: la inercio de korpo mezuras ties mason; inercia forto, maso, inercimomanto.
(f) Emo de la psiko ripetadi senŝanĝe la samajn opiniojn k rezisti al ĉiaj modifoj de siaj kutimoj: la rutina k spirita inercio Z; tiu forto de inercio terure malhelpis ĉiun nian paŝon Z.
inercia. Provizita per inercio.
inerciulo. Homo inercia: afero, kiu nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi Z.
inercirado Peza rado de maŝino, kies inercio ebligas kontraŭstari momentajn rezistojn k reguligas la rotacion.
inerciuma (pp referenco-sistemo) Neakcelata, moviĝanta je konstanta rapido: la leĝoj de Neŭtono validas nur en inerciumaj sistemoj.