PIV 2026 · Artikolo 9977
marubio
marubio BOTA florplanto, herbo kun kvadrataj tigoj; kun krenelaj, krispaj, lanugaj folioj, iuj malbonodoraj; kun malgrandaj blankaj aŭ ruĝetaj floroj en maldensaj apeksaj spikoj; el Eŭropo, mezvarma Azio kaj norda Afriko; iuj specoj uzataj medicine. genro Marrubium ➞ lamiaco.
ordinara marubio marubio kun grizaj folioj, kaj kun blankaj floroj en grapoloj sur la supra parto de la ĉefa tigo; medicine uzata. specio Marrubium vulgare