PIV · 9079
lami/o
lami/o
1 🍁 G. (Lamium el lamiacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun kontraŭe duopaj, plejofte krenelaj aŭ dentaj folioj, kun floroj en ŝajnverticiloj k kun kvindenta kaliko; ĉ. 40 sp-oj el Eŭropo, Azio k N Afriko, el kiuj pluraj trudherboj, kelkaj pororname kultivataj k unu, la
blanka lamio (L. album), medicine uzata.
2 ☉ Ĉe la helenoj, virinforma monstro, nutranta sin el homa sango.
lamiacoj 🍁 Fam. (Lamiaceae, sin. Labiatae) de dukotiledonaj herboj, arbustetoj k arbustoj ofte aromaj, kun kvarflankaj tigoj, kun kontraŭe duopaj aŭ verticilaj folioj, kun floroj el ĝenerale 5-sepala kaliko, el dulipa, 4−5-petala korolo, el 2−4 stamenoj k el pistilo dukarpela, k kun sekaj fruktoj (kvarakenoj); ĉ. 6 700 sp-oj el 252 g-oj, i.a. lamio, lavendo, nepeto, origano, rosmareno, salvio, satureo, timiano.