← Reen al L

PIV · 9078

lament⁴i

lament4i (ntr) Longe plendi, vekriante aŭ ĝemante: mi perdis la saĝon! lamentis la pastro B; oni ne lamentos pri li: «Ho ve, mia frato!» X.
lamenta. Esprimanta lamenton: plendi per lamenta voĉo B.
lamento, lamentado. Ago de tiu, kiu lamentas: sur ĝi (la skribrulaĵo) estis skribitaj lamentoj, ĝemoj k veoj X; la kantoj de la palaco fariĝos lamentoj X; granda lamentado el la lando de la Ĥaldeoj X; la Lamentadoj (katolika nomo de la Plorkantoj de Jeremio).
lamentinda. Tia, ke oni devas lamenti pri ĝi: lamentinda sorto de juna mortintino.