← Reen al L

PIV · 9077

lamen⁴o

lamen4o
a) Mallarĝa, tre maldika plato: ŝtala, ligna lameno; balenlameno ( barto); martelitaj kupraj lamenoj Z; lameno de anĉo; lameno el ligno, vitro, ardezo, glimo, kaŭĉuko. b) Muntovitro.
🍁 Samforma parto de iuj organoj: kribrila lameno (parto de etmoido: lamina cribrosa); lamenoj de fungoj (faldoj lamenformaj, himenikovritaj, lokiĝintaj sur la malsupra flanko de la ĉapelo de multaj bazidifungoj; lamenfungo); lamenoj de la brankoj de duvalvuloj.
Maldika tavolo interne de ĉelo aŭ inter ĉeloj: 🍁 meza lameno (pektina lameno inter du vegetaĵaj ĉeloj, ambaŭflanke tegitaj de ilia ĉelmuro).
Π Ŝtonsplito, kies longo estas pli ol duobla de la larĝo.
papireca lameno, orbita lameno (lamina orbitalis) Tre maldika lameno de la etmoido en la orbito.
lamena. Prezentiĝanta sub formo de lameno(j).
lamenaro. Aranĝo de lamenoj: lamenara ferkerno (la kerno de elektromagneto, transformilo kc, konsistanta el feraj lamenoj, izolite metitaj unu sur alian).
lameneto
Eta lameno.
Kovrovitro.
lamenigi. Platigi en lamenojn aŭ detranĉi en foliojn. laminati, marteli, malei.
lamenigebla Tia, ke oni povas ĝin lamenigi.
lameniĝi. Apartiĝi sub formo de lamenoj (pp roko ktp).
lignolameno. Tre maldika lignotranĉaĵo (0,6−2 mm), uzata por fabriki kruclignon aŭ kiel dekoracia tavolo por mebloj. Sin. lignofolio.  plaki.