PIV · 9081
laminat/i
laminat/i (tr) Ⓣ Transformi per laminatiloj metalblokon en pli-malpli maldikan ladon aŭ stangon.
laminatejo. Fabriko, kie oni laminatas ladon, draton aŭ tubojn, ekz. tublaminatejo.
laminatilo. Aparato por laminati, konsistanta ĉefe el du fortikaj ŝtalaj cilindroj, rotaciantaj en inversa senco, inter kiujn oni pasigas la metalblokon.
laminatilaro. Aro de du aŭ pluraj laminatiloj, serie funkciantaj.