PIV 2026 · Artikolo 9080
laminario
Derivaĵoj en la artikolo 3
laminario BOTA speco de mara brunalgo, kies talo 2 konsistas el ronda tigo kaj lamenforma plato integra aŭ divida; ĝi vivas ĉe la bordoj de la malvarmaj kaj mezvarmaj maroj; kelkaj estas manĝeblaj. genro Laminaria
laminariaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas laminario. membro de la familio Laminariaceae (laminariacoj)
fingra laminario, fingroforma laminario kombuo.