← Reen al A

PIV · 484

alg²o

alg2o 🍁 Ano de algoj.
algoj. Multforma grupo de klorofilhavaj, senarkegoniaj, unu- k multa-ĉelaj talofitoj, plejparte vivantaj en akvo.
algino Miksaĵo el algaj polisakaridoj, uzata kiel medikamenta substrato.
alginato Salo de alginata acido, makromolekula ĉefa konsistaĵo de algino.
algologo. Specialisto pri algologio.
algologio. Scienco, pri la algoj.
blualgoj. Cianobakterioj.
brunalgoj. Grupo de multaĉelaj algoj, kies ĉeloj entenas brunan pigmenton, proks. ampleksanta la klason fukoficoj. feofitoj.
flavalgoj. Grupo de unuĉelaj aŭ koloniformantaj algoj, kies ĉeloj entenas pli-malpli flavan pigmenton, proks. responda al la filumo Xanthophyta. diatomeoj.
oralgoj. Grupo de unuĉelaj aŭ koloniformantaj algoj, kies ĉeloj entenas pli-malpli orflavan pigmenton, proks. responda al la filumo Chrysophyta.
ruĝalgoj. Grupo de unu- k multa-ĉelaj algoj, preskaŭ ekskluzive maraj, kies ĉeloj entenas ruĝan pigmenton, k kiu proks. ampleksas la filumon rodofitoj.
verdalgoj. Grupo de unu- k multa-ĉelaj algoj, en kiuj la verda koloro de la klorofilo ne estas kaŝita de aliaj pigmentoj kiel ekz. ĉe la ruĝalgoj k brunalgoj, k kiu proks. ampleksas la filumon klorofitoj.