PIV 2026 · Artikolo 7918
klorofito
klorofito BOTA eŭkariota organismo konsistanta el ĉeloj kun diversaj specoj de ĉelmuro, kaj ĝenerale unu verda kloroplasto en ĉiu ĉelo; strukture diversa, plejofte unuĉela, sed du gravaj klasoj evoluas al kompleksaj kolonioj kaj eĉ multĉeleco. membro de la divizio Chlorophyta (klorofitoj) el la regno Plantae ➞ verdalgo.