PIV 2026 · Artikolo 4872

fuko

Litero F

fuko BOTA mara brunalgo, kun vezikoj plenaj de gaso en iuj specoj; precipe el la intertajda zono ĉe marbordoj de la norda hemisfero; iuj uzataj kiel sterkaĵo. genro Fucus
fukaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas fuko. membro de la familio Fucaceae (fukacoj)
vezika fuko fuko, kun talo plurfoje branĉiĝanta, plata, rimenforma, integraranda, havanta grandajn, kontraŭe duopajn aervezikojn. specio Fucus vesiculosus