PIV · 4868
fuĝ⁸i
fuĝ8i (ntr) Forkuri por savi sin de reala aŭ imagata danĝero: fuĝi de danĝero, antaŭ malamiko, for de brulego; fuĝi el urbo, el malliberejo, en fremdlandon, tra la kamparo; akcepti la fuĝintojn en sia hejmo. ☞ eskapi, rifuĝi.
fuĝo. Ago de iu, kiu fuĝas: Cezaro rigardis la fuĝon de la Gaŭlaj rajdistoj.
fuĝigi. Kaŭzi, ke iu fuĝas: la pesto fuĝigis la popolon.
kolizifuĝinto. Tiu aŭtokondukanto, kiu, koliziinte kun io aŭ iu, fuĝas por eviti la sekvojn.