← Reen al E

PIV · 4080

eskap⁸i

eskap8i (el/tr)
Liberigi sin de tio, kio katenas; sukcese eviti per forkuro: eskapi el malliberejo, el monaĥinejo; eskapi senvunda el batalo, el tertremo; la eskapintoj el la enfalinta minejo; (f) eskapi el sia mizera situacio.
(f) Provi forgesi la vivtenajn zorgojn, la sintrudantan realaĵon: romantikismo estas esence provado eskapi la burĝajn malnoblaĵojn.
eskapo. Ago de eskapanto.
eskapismo. Tendenco serĉi eskapon per legado, vidado de filmoj ktp: la literaturo de la eskapismo kontrastas kun tiu de la realismo.