PIV 2020 · 13580
roman¹o
roman1o
1 Literatura eposa proza verko, konsistanta el longa rakonto pri image elpensitaj aŭ aranĝitaj faktoj: li ne estis amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj Z; biografia, aventura, detektiva, sciencfikcia romano; nigra romano (antaŭe kun fantomoj, rabistoj ks, nun kun gangsteraj perfortaĵoj); mantelponarda romano (kiel «La Tri Musketeroj»). ☞ fabelo, felietono, historio, novelo.
2 ♜ Mezepoka rakonto, plejofte versa, pri la fabelaj aventuroj de kavalira heroo: la romanoj de la Tablo Ronda; la romano de Gralo; (ironie) la romano de Renardo.
3 (f) Rakonto, plena de neatenditaj okazaĵoj; pli-malpli verŝajna rakonto: lia vivo estis vera romano; la plej rimarkinda el ĉiuj romanoj Z.
romana. Rilata al romano(j): la romana literaturo; nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon Z (kavalirecan); la romanaj fantazioj de la juna paro.
romaneco. Tendenco al fantaziado, revemeco, ŝato de la neordinara surprizeco k malŝato de la ordinara realeco: tiel longe kiel amo ekzistos en la mondo, tiel longe ankaŭ la romaneco vivos; junaj animoj, ebriaj de romaneco.
romaneca. Plena de romaneco: romaneca knabino.
romaneska. Fantazia, simila al romano: romaneska historio, aventuro, sceno.
romanisto. Verkisto de romanoj.