← Reen al R

PIV 2020 · 13586

romantik²a

romantik2a
Rilata al romantikismo: la romantika poezio, pentrarto.
(f) Plena de ekzaltita pasio: romantika heroo, vivo.
romantikismo Literatura k arta skolo de la unua duono de la 19a jc en Eŭropo, karakterizita, kontraste kun la klasika skolo, de celado al la kontentigo de la sento k fantazio pli ol de la intelekto k prudento, preferanta brilecon k koloron al klareco k precizeco, k uzanta troigon k hiperboligon de la esprimo, plivole ol diskretecon k moderecon: la romantikismo estis la ekregado de la «mi». baroka, klasika, renesanca, parnasa, simbolismo.
romantikisto, romantikulo. Romantika verkisto aŭ artisto: la granda Dano romantikisto Z; Bajrono estis la patro de ĉiuj romantikuloj.