← Reen al K

PIV 2020 · 7848

klasik¹a

klasik1a
Rilata al la antikva literaturo, rigardata kiel modelo de stilo universale valora: klasikaj aŭtoroj; la klasikaj ĉinaj, helenaj, hindaj, latinaj poetoj; la klasikaj lingvoj; la klasika antikveco.
Rilata al la literaturo aŭ artoj, kiuj penis imiti k observi la ĉefajn kvalitojn de la greklatinaj famaj aŭtoroj: la klasika teatro de Racino, de Goeto; la klasika pentrado; klasika simpleco, stilo. baroka, Renesanca, romantika.
📖 Rilata al tiparo, en kiu la literoj estas rektaj kun serifoj k forta kontrasto: klasika fasono, tiparo; klasika familio (tipara familio, en kiu la baza fasono estas klasika). kursivo, roma.
klasikaĵo. Peco el klasika verko aŭ tia verko mem.
klasikeco. Eco de aŭtoro aŭ verko klasika: estas ĉe Bodlero ia klasikeco de la formo.
klasikismo. Literatura k arta doktrino (Francio, 17a jc), bazita sur la respekto de la klasika tradicio.
klasikulo. Klasika aŭtoro aŭ artisto.
novklasika. Rilata al la arto de la 18−19aj jc, sekvanta la klasikajn principojn.
postklasika. Veninta post la klasika periodo: Juvenalo estas postklasika poeto.
pseŭdoklasika. Havanta nur la formalan, rutinan aspekton de la klasikaj ĉefverkoj.