PIV 2026 · Artikolo 7847
klasifiki
klasifiki tr
1 ordigi ion laŭ sistemo de klasoj: klasifiki kolekton da artaĵoj klasifiki bibliotekon klasifiki homgrupon laŭ kranimezuroj
2 BIOL ordigi vivulojn en grupojn laŭ ilia reciproka parenceco.
klasifiko sistemo, laŭ kiu oni klasifikas:klasifiko de Esperantaj temoj en biblioteko botanika klasifiko de Lineo 3
malsanula klasifikado MEDI klasado de malsanuloj, vunditoj k.s. laŭ la graveco de la malsano aŭ vundo por decidi, kiuj estas prioritate traktendaj, precipe kiam mankas rimedoj por ĉiujn trakti.