PIV 2020 · 7846
★klas/o
★klas/o
1 🅢 Dividaĵo de popolo laŭ iuj civilaj aŭ politikaj kondiĉoj: la tri klasoj de l’ patricioj, kavaliroj k plebanoj en la antikva Romo. Sin. ordo 6.
2 🅢 Aro de personoj, havantaj samajn proprietajn rilatojn k ekonomiajn interesojn, eventuale k konsekvence ankaŭ morojn, kutimojn ks: la reganta, la meza, la laborista klaso. ➞ klasbatalo, klaskonscio.
3 Aro de ĉiuj lernantoj, kiuj sekvas la saman kurson: la unua, dua, tria klaso Z (kalkulitaj, laŭ la landoj, de supre aŭ de malsupre); lernejkamaradoj el pli alta klaso Z; (analoge) fari siajn klasikajn klasojn Z. ➞ klasoĉambro.
4 ⚥ Sistematika unuo (classis), ampleksanta parencajn ordojn, supera al ordo k malsupera al filumo.
5 Aro de personoj aŭ objektoj, kunigitaj laŭ la valoro: konsilisto Z, artisto de la unua (plejsupera) klaso; tio estas romano el la dua (malpli valora) klaso.
6 Klasĉambro: eble li (revizoro) ne enrigardos en la klasojn! Z.
7 Kolekto de elementoj, havantaj iun komunan karakterizaĵon. ☞ aro, familio.
klasa. Rilata al klaso: klasa konflikto.
klasado. Ago de tiu, kiu klasas.
klasigilo Λ Morfemo, indikanta la apartenon de vorto al iu semantika klaso (ekz. en Afrikaj lingvoj).
enklasigi. Klasi.
samklasano. Kamarado el la sama klaso 2 aŭ 3.
subklaso
1 Subdivido: li dividis (la ideojn) en tri ĉefajn apartaĵojn k poste en klasojn k subklasojn Z.
2 ⚥ Sistematika unuo (subclassis), ampleksanta tre proksime parencajn ordojn de la sama klaso.
altklasa. Apartenanta al la supera klaso de la socio: esti en servado al altklasaj homoj Z.
ekvivalentklaso ∆ (pp ekvivalentrilato) klaso de ĉiuj elementoj ekvivalentaj al fiksa elemento.