← Reen al D

PIV · 3301

★divid/i

divid/i (tr) Fari partojn el tuto:
ne disigante: a) du partojn (se evidente, partoj ne precizigitaj): Elbo dividas Dresdenon en du urbojn, la malnovan k la novan; la pruo dividis la ondojn; la brovojn dividis profunda sulko Z; ĉe fino de linio ni ordinare dividas la vortojn per iliaj partoj gramatikaj Z; se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari N; silkaj vestoj de dividita koloro, en kiuj la dekstra flanko estis verda k la maldekstra flanko ruĝa Z. duigi. b) plurajn partojn: dividu en tri partojn la spacon de via lando X; Francio estas dividita en departementoj; libro dividita en ĉapitroj.
disigante: a) destinante al ĉiu ties havotaĵon: dividi kukon en 2, 4, 6 partojn; li dividis la pomojn inter la infanoj; la homaro dividis sin batale Z; dividi sian tempon inter diversaj taskoj Z; li dividis la du fiŝojn inter ĉiuj N; dividu en tri partojn la spacon de via lando X; libro dividita en ĉapitroj. distribui, disdoni. b) kiam ĉiu prenas sian havotaĵon: dividi heredon kun fratoj X; sed ili ne dividis (la panojn) kun sia najbaro Z; mi havis du infanojn, tiam Dio dividis kun mi k prenis unu el ili al si Z; dividi kun iu la mizeron Z, ĉiujn danĝerojn de la vojo; kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon X. Sin. disdividigi 2. apartigi, distribui, disdoni, dispartigi, disduigi, dishaki, fendi, partopreni, tranĉi.
Fari la operacion de divido: dividi 20 per 3; 27 dividite per 9 egalas al 3. onigi.
divido
Maniero, kiel oni dividas, k ĝia rezulto: ĉe ĉiu pli granda afero estas uzata divido de laboro Z; pri divido de vortoj Z.
Operacio (inversa al multipliko), kiu al du nombroj asocias ilian kvocienton; la unua nombro estas nomata dividato, la dua dividanto: la kutimaj simboloj por divido estas: / (a: b = a / b).  denominatoro, divizoro, frakcio, numeratoro.
divida
Rilata al divido.
🍁 (pp folio) Havanta tre profundajn entranĉaĵojn, kiuj atingas aŭ preskaŭ atingas la mezan ripon, tiel ke la limbo estas tute dividiĝinta: mane, plume divida. kunmeta.
dividado. Ago de dividanto: ni konsilas al vi per nenio ĝeni vin en la dividado de la vortoj Z; oni ĝojas ĉe dividado de rabakiro X.
dividaĵo. Parto dividita. fako, segmento, sekcio, apartaĵo.
dividebla. Tia, ke oni povas ĝin dividi: spaco estas senfine dividebla; 21 estas dividebla per 3.
dividiĝi. Iĝi dividita: li frapis la akvon k ĝi dividiĝis duflanken X; lia regno dividiĝos laŭ la kvar ventoj de la ĉielo X; Nilo dividiĝas en kelke da brakoj B.
disdividi
Dividi 1: disdividi substancon en medion. 2 dividi 2: la viroj, kiuj disdividas inter si la landon Z.
disdividiĝi. Dividiĝi, disiĝante.
duondivida 🍁 (pp folio) Havanta entranĉaĵojn, kiuj atingas la duonon de la laŭlonga duonlimbo.
kvazaŭdivida 🍁 (pp folio) Havanta profundajn entranĉaĵojn, kiuj atingas pli ol la duonon (proks. du trionojn) de la laŭlonga duonlimbo.
nedividita. Restanta en sia tuteco.
subdividi. Dividi la partojn de jam dividita tutaĵo: la korporacioj subdividiĝis laŭ la diversaj metioj Z.
nukledividiĝo, nukleodividiĝo Dividiĝo de ĉela nukleo en du nukleojn. mejozo, mitozo.