← Reen al M

PIV 2020 · 10463

mitoz/o

mitoz/o Dividiĝo de ĉela nukleo al du nukleoj genare identaj kun la unua nukleo; tiun dividiĝon ĝenerale sekvas dividiĝo de la ĉelo: dum mitozo kromosomoj videblas per mikroskopo. mejozo.
antimitoza (pp substanco, ĝenerale medikamento) Malhelpanta la mitozojn: antimitozaj medikamentoj estas uzataj kontraŭ kanceroj k hiperimuniĝo.