PIV · 10464
mitr¹o
mitr1o ✞ Altforma dupinta kapvesto de episkopoj k superaj prelatoj por la solenaj religiaj ceremonioj. ☞ cidaro, tiaro.
mitra
1 Rilata al mitro.
2 ❤ Mitroforma: mitra valvo (dupinta valvo de la koro, inter la maldekstraj atrio k ventriklo; Sin. maldekstra atrio-ventrikla valvo); ⚕ mitra stenozo, insuficienco. ☞ trikuspido.
mitri (tr) Doni al iu la rajton porti mitron: (f) do mi vin kronas super vi k mitras N.
mitrito ⚕ Inflamo de la mitra valvo.