PIV 2026 · Artikolo 14773
stenozo
Derivaĵoj en la artikolo 4
stenozo MEDI nenormala mallarĝiĝo de iu korpoparto aŭ de spaco inter korpopartoj.
aorta stenozo kormalsano kaŭzata de stenozo de la aorta valvo.
krania stenozo stenozo de la spacoj inter la kraniaj ostoj, precipe okazanta je naskiĝo, kaj malebliganta normalan kreskadon de la cerbo.
mitra stenozo kormalsano kaŭzata de stenozo de la mitra valvo.
pilora stenozo stenozo de la piloro, precipe okazanta ĉe novnaskitoj, kaj postulanta operacion por ebligi digestadon.