PIV · 16392
valv/o
valv/o Z
1 Ⓣ Ĉia movebla peco, destinita enlasi likvon, gason aŭ vaporon en tubon, ujon ks k malhelpi ĝian ellasiĝon, aŭ inverse: diskovalvo, klapvalvo, foldovalvo, nadlovalvo; ensorba valvo (kiu sorbas la vaporon en cilindron de vapormaŝino); redukta valvo (sur gascilindro, por redukti la premon, tiel ke la gaso elfluas malrapide); sekuriga valvo (kiu ellasas la vaporon de kaldrono, kiam ties premo superas iun limon); senvalva motoro.
2 ❤ (valva) Samfunkcia organo en la koro (maldekstra atrioventrikla valvo, Sin. mitra valvo; dekstra atrioventrikla valvo, Sin. trikuspida valvo) k en aliaj organoj (ileo-cekuma valvo ks): ⚕ difekto de kora valvo.
3 ♉ Ĉiu el la du partoj de konko de duvalvulo.
4 🍁 a) Parto de kapsuleca frukto dehiskanta aŭ dehiskinta: guŝo malfermiĝas per du valvoj. b) = klapo 2. ☞ operkulo. c) Ĉiu el la du partoj de la ŝelo de diatomeo.
5 ☐ ⏚ Aparato, ebliganta la trafluon de kurento en ununura direkto: jona valvo; elektrona valvo. Sin. rektifilo. ☞ tubo.
valva. Rilata al valvo: ⚕ (pp koraj valvoj) valva insuficienco, stretiĝo, klako; valvaj sonoj.
valveto ❤ (valvula) Parietaj refaldoj de la vaskuloj k aliaj organoj, kiuj direktas la likvojn k malebligas ties retrofluon: la duonlunaj valvetoj ĉe la aperturoj de la aorto k pulma arterio en la koncernaj ventrikloj.
duvalvuloj ♉ Klaso (Bivalvia) de moluskoj kun duvalva konko, el kiuj multaj sp-oj estas manĝeblaj k kelkaj produktas perlojn: mitulo, ostro estas duvalvuloj.