← Reen al O

PIV · 11369

operkul/o

operkul/o
Tegilo, kovrilo, precipe: a) osteca tegaĵo de la brankoj de fiŝoj; b) korneca kovrilo de la malfermaĵo de la konko de iuj gastropodoj; c) vaksa fermilo de la abelĉeloj plenaj de larvoj aŭ de mielo.
🍁 Kovra, malfermiĝanta k poste defalanta parto de iaj reproduktiĝaj organoj: de muska kapsulo, de diskomiceta asko, de piksidio (ĉe iuj florplantoj). klapo, valvo.