PIV 2026 · Artikolo 11368
operatoro
operatoro
1 MATE funkcio 3, kies argumento 2 kaj celaro konsistas el aroj, funkcioj aŭ vektoroj: diferenciala operatoro kunfalda operatoro
2 TEKN homo, kiu funkciigas aparaton, ekz. komputilon (manipulisto), aŭ faras konektojn en telefoncentralo (telefonisto). ➞ uzanto.
3 TELE persono, kiu funkciigas radiostacion: operatoro de radioklubo
4 BIOL regadgeno, ĉe unu ekstremaĵo de operono, kiu ebligas transskribadon de DNA al RNA kaj kiu estas regata de subpremanto.
sistemoperatoro TELE en paketradio respondeculo de la mesaĝkesto.