PIV 2020 · 16321
★uz/i
★uz/i (tr)
1 Preni kiel rimedon, instrumenton, por atingi celon: uzi siajn fingrojn anstataŭ forketo; por muŝon mortigi oni pafilegon ne uzas Z; la tranĉilo estis tiel malakra, ke mi devis uzi mian poŝan tranĉilon Z; ŝi ne veturis, ŝi uzis siajn proprajn piedojn Z; se ni bezonas uzi prepozicion Z […]; ni ne uzas la akuzativon tiam Z; uzi monon k admonon k flaton k baton Z; uzi sian rajton, artifikon, perforton; li ĉion uzis por sukcesi; ŝlosilo uzata ruston ne konas Z; ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika Z; nun, kiam la lingvo estas jam kreita k uzata Z; la esprimo «estu timata» estas uzita tute bone Z; vidante, ke mia nomo estis uzita por entrepreno, pri kiu mi tute ne estis demandita […] Z.
2 Konsumi por sia utilo: li ĉiam uzas multe da salo B; (f) uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan Z; ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon Z; la limako uzis duonon da jaro por veni Z; por traveturi tiun vojon ni uzis tiom da tagoj, kiom da horoj vi nun uzas Z.
uzo. Ago de iu, kiu uzas: la uzo de la aparato estas tre simpla; aferoj, el kiuj mi esperas fari uzon Z; la maŝino estas ekster uzo; fari uzon de rajto Z; fari uzon el ĉiu momento Z; alie, kiel ili povus iam duan fojon fari uzon el sia vorto? Z.
★uzadi. Uzi daŭre aŭ kutime.
★uzado. Kutima aŭ daŭra uzo: garantio kontraŭ la uzado de malbonaj libroj Z; la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj Z; komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco Z.
★uzaĵo, uzataĵo. Ĉio, kion oni uzas, precipe en difinita medio: kuirejaj, infanteriaj uzaĵoj; la tuta vojo estis plena de vestoj k uzataĵoj, kiujn la Sirianoj ĵetis ĉe sia rapidado X. ☞ materialo.
uzateco. Eco de io uzata: la uzateco de dirmaniero, vorto, modo.
uzebla. Tia, ke oni povas ĝin uzi: tia vojo jam ne plu estas uzebla por aŭtomobiloj.
uzindikoj, uzinstrukcioj. Sciigoj, akompanantaj la objekton, pri la maniero, kiel uzi aparaton, kuracilon, substancon ks.
ekuzi. Komenci uzi: Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas Z; sed tiu robo estis jam ekuzita!.
eluzi
1 Ĝisfine uzi: miajn sagojn mi ĉiujn eluzos kontraŭ ilin X.
2 Difekti per longa uzado: li eluzas siajn ŝuojn kun stranga rapideco; ĝis la ĉevalo eluzos siajn hufumojn Z; vesto eluzita, sed pureco spirita Z; plumo jam duone eluzita Z; eluzitaj gasoj (de kemia procedo); (f) okuloj eluzitaj per senĉesa legado; eluzi siajn fortojn per vanaj penoj. ☞ erodi, konsumi, trivi.
eluziĝi. Difektiĝi pro longa uzado: tiu ĉi ŝtofo tre malrapide eluziĝos; ne kalkuli kun la eluziĝo de siaj fortoj.
foruzi. Tute konsumi per uzado: dum la lasta vintro oni foruzis la tutan provizon da ligno; granda celo, por kiu mi la vivon foruzis G.
malbonuzi. Misuzi: ne malbonuzu la nomon de la Eternulo X.
misuzi. Uzi en maniero, kiu ne estas ĝusta: misuzi sian aŭtoritaton por defendi malvirtulojn.
neuzebla. Tia, ke oni ne povas ĝin uzi: la unuaj maŝinpafiloj estis tiel komplikaj, ke ili estis praktike neuzeblaj; malnova neuzeblaĵo Z.
reuzi
1 Denove uzi: dank’ al la kapricoj de la modo oni povas nun reuzi la meblojn de la komenco de la jc; trovi reuzon por malnova aparato.
2 ☼ Ree utiligi forĵetaĵojn, tute aŭ parte, por la sama aŭ por alia celo: reuzita papero. ☞ recikligi.
★trouzi. Uzi super la ĝusta, ordinara mezuro: trouzi la kunmetitajn tempojn B, ies paciencon B; la trouzado de alkoholo estas danĝera, sed tute same tiu de tabako.
fruktuzi. Uzi ion, por tiri de ĝi profiton: por ili la pieco de la plimulto estas nur okazo fruktuzi tiun piecon, por des pli subpremi B. ☞ ekspluati.
fruktuzo ⚖ Leĝa rajto, laŭ kiu iu povas profiti el proprietaĵo de alia persono, prenante por si la produktaĵojn aŭ rentojn, sed ne disponante pri la bieno aŭ la kapitalo.