← Reen al O

PIV · 11376

★oportun/a

oportun/a
Facile uzebla pro bona adaptiĝo al sia destino: oportuna tenilo B, brakseĝo Z, formo de glaso; oportunaj ŝuoj, bluzoj; oportuna sistemo de korespondado; (f) la vojaĝo fariĝis pli oportuna, ĉar ili trovis la eblon veturi Z; esprimado longa estas efektive afero ne oportuna Z; la artikolo estas oportuna, sed ne necesa Z; doni al vorto formon pli oportunan Z; aliaj esprimoj montris sin ne oportunaj k ne enfortikiĝis Z; el la ekzercoj de la bonaj faroj li povas fari oportunan veston Z. konvena, praktika, taŭga, alcela.
Faciliganta ian agon, faron pro sia ĝusta konveneco: mi atendos, ĝis venos tempo pli oportuna Z; aĝo maljuna ne estas oportuna Z; oportuna okazo Z; la regularo de la Ligo estas multe pli oportuna al la konservativuloj ol al la progresistoj Z; ili estas por la posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj k utilaj Z; por mi persone estus multe pli oportuna (oportune) teni la sorton de la lingvo en miaj manoj Z. favora.
oportune. En oportuna maniero:
subtenante la kruĉon, por ke ŝi povu trinki pli oportune Z; oportune sidi sur sofo; pendanta tabuleto, kiu povis tre oportune esti levata, por meti sur ĝin la preĝolibron Z; vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme k oportune Z; fari al si oportune Z (aranĝi sin komforte); tiel (sen ĉapelo) estas por mi pli oportune Z;
estus oportune, se ni povus buŝe interparoli pri tio; se por li estas oportune, mi estas preta Z.
oportuno. Favora okazo: tiu ekspozicio estas oportuno, por elmontri la utilecon de nia lingvo; ia Katilina, kiu pro persona gloramo aŭ oportuno volas fari renversojn Z.
oportunaĵo. Io oportuna: li senĉese inventas diversajn oportunaĵojn por faciligi al si la vivon.
oportuneco. Eco de io oportuna:
la oportuneco de tia maŝino estas duba; ricevinte de vi leteron k kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos praktike la oportunecon de la lingvo Z;
mi ne vidas la oportunecon de tiu klopodo, se vi estas certa malsukcesi; direktoro de teatro devas ankaŭ pensi pri la oportuneco de sia publiko Z; kredu, ke ne pro mia oportuno mi forrifuzis la ĉefecon Z; agu laŭ via oportuneco.
oportunismo. Politika sistemo, laŭ kiu oni devas atenti la cirkonstancajn oportunaĵojn pli ol la principojn.
oportunisto. Adepto de oportunismo.
maloportuna
Malfacile uzebla pro misadaptiĝo al sia destino: maloportuna fontoplumo, klasifiko; oni devas distingi la agrablajn iluziojn de (disde) la maloportunaj B.
Malfaciliganta agon, sukceson, pro nekonveneco: tio ne povis okazi en pli maloportuna tempo; jen vere maloportuna demando!.
maloportuni (tr) Esti maloportuna al iu; ĝeni iun: tiam mi vin ne pli longe maloportunos Z.
maloportunaĵo. Io maloportuna: ŝin ĉagrenis la maloportunaĵoj de tiu vojaĝo en provincon.
maloportuneco. Eco de io maloportuna: la maloportuneco de la cirkonstancoj malhelpas nin plenumi nian programon. Rim. La senco de oportuna 1 estas malpli ampleksa ol tiu de komforta: estas oportunaj nur apartaj simplaj objektoj, komfortaj povas esti vivo, aranĝo ktp; ekz. fontoplumo estas oportuna, sed ne komforta. Cetere oportuna estas pli objektiva (la oportuneco dependas de la pli-malpli granda taŭgeco de la objekto), komforta estas pli subjektiva (la komforteco dependas de la humoro, de la animstato de la uzanto).