← Reen al F

PIV · 4353

★favor/a

favor/a
Ema konsenti avantaĝon al iu prefere al aliaj: la ĉielo estis ĉiam favora al lia popolo; Dio estu favora al la pekinto! Z. kompleza.
Prezentanta avantaĝon por iu: favoraj cirkonstancoj Z; favora sciigo Z; la vento estis favora por ni; tiu grundo ne estas favora por greno; en la favora jaro 1789a.
favore. En favora maniero: decidi aferon favore al mia peto; vi satigas favore ĉion vivantan X; Dio favore donacis al mi edzinon Z.
favori (tr) Agi favore al: malsaĝulon favoras feliĉo Z; kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta Z; la dioj favoris vin per granda virto B; lia proksimulo ne estas favorata de li X; la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado Z; ni estis favorataj per bela vetero; akiri la traktadon de la plej favorata nacio; favorata gejŝo (la plej amata). beni, karesi, preferi.
favoro
Emo favori: ne longe sinjora daŭras favoro Z; klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro Z; post kolero venas favoro Z; la favoro de reĝo estas kiel roso sur herbo X; vi trovos favoron ĉe Dio k homoj X; akiri X, ricevi X, havi X, serĉi X favoron de Dio X.
Avantaĝo favore donita: se vi grandanime donos al mi la favoron, pri kiu mi vin petas […] Z; al la humiluloj li donas favoron X; superŝuti iun per favoroj; proklami favorjaron de la Eternulo X.
favorado
Daŭra klopodo favori iun.
Indiko de favorato en vivasekura poliso.
favoraĵo. Favoro 2.
favoranto. Tiu, kiu favoradas: ho favorantoj! Z (sanktuloj). mecenato, patrono.
favorato
Tiu, kiu ĝuadas la favoron de iu: ŝi rifuzis akcepti dudek mil talerojn de reĝa favorato Z; la reĝidino edziniĝis kun la favorato de l’ fortuno B; la favoratinoj de Ludoviko la 15a.
Tiu, kiu ricevos la avantaĝon antaŭviditan en asekura kontrakto.
favorigi. Fari, ke iu, io estu favora: favorigi la publikon al la ideo de L.I.; se ni povus favorigi la princon por nia afero, tio ĉi estus tre granda gajno por ni Z. akiri, gajni.
malfavora
Ema malutili al iu, preferi aliajn ol tiun: la juĝantoj estas malfavoraj al li; regas malfavora opinio pri ili. malbonvola.
Prezentanta malavantaĝon por iu: en malfavoraj cirkonstancoj Z; ŝia situacio estas plej malfavora por studado Z. malsukcesigi.
malfavoro. Stato, en kiu oni ne ĝuas ies favoron: fali en malfavoron Z.
Difavoro = graco.
korfavori. Havi indulgan kompateman koron kontraŭ iu: li korfavoros vin, kiam vi plorkrios X; korfavoru min, ĉar mi suferas X; vi korfavoros Cionon, ĉar estas tempo por ĝin kompati X. favorkora.