PIV 2020 · 4958
★gajn/i
★gajn/i (tr)
1 Akiri monon aŭ valoraĵon en pli-malpli hazarda ludo: gajni al iu cent markojn je pokero; vi gajnis la grandan gajnon Z; (abs) gajni en loterio Z, en kartludo B; kiu ne riskas, tiu ne gajnas Z; pli bone malmulte gajni, ol multe perdi Z. ☞ elpoenti.
2 Superi la alian partion en ludbatalo: gajni la ludon, la matĉon, la partion, la veton; (analoge) gajni batalon B, militon. ☞ venki.
3 Ricevi ian abstraktan profiton el la cirkonstancoj, ne el sia propra merito aŭ penado: ĉu la flatita popolo mem ion gajnus de tio? Z (alpreno de nacilingvaj rad-oj); ŝi multe gajnis el la nova hararanĝo; (analoge) vi deziras gajni tempon B; (abs) tiam (se la klopodo estas mallerta) nia afero anstataŭ gajni – povas esti tute mortigita Z.
4 Akiri ies favoron, partianecon: la personoj, kiujn vi gajnis por nia afero Z.
gajno
1 Ago de iu, kiu gajnas: la gajno de la veto Z; rezigni pri gajno.
2 Tio, kion oni gajnas: ankoraŭ la gajno ne estas en la mano Z; la granda gajno de loterio; (f) se vi povus favorigi lin por nia afero, tio ĉi estus tre granda gajno por ni Z; por la versfarantoj la granda nombro da vortoj kun akcentita finiĝo estus tre agrabla gajno Z. ☞ avantaĝo.
3 ☇ Amplifa faktoro
gajna. Rilata al gajno: la gajna numero Z.
malgajni
1 Perdi en pli-malpli hazarda ludo: tutaj gregoj da brutoj estis metataj sur karton k malgajnataj Z; li ne scias malgajni kun flegmo.
2 Esti superita en ludbatalo: malgajni la matĉon, la vetkuron, la veton; (analoge) malgajni batalon.
3 ⚓ Tiel direktiĝi, ke la plej granda parto de la vento ne plu estas uzebla.
regajni. Denove gajni: li regajnis ĉiom, kiom li antaŭe perdis; (f) tio ĉi povus helpi al la regajno de Ostwald por nia afero Z.