PIV 2020 · 4257
faktor²o
faktor2o
1 £ Komerca komisiita agento.
2 👥 Unu el la kaŭzoj de fenomeno aŭ de rezulto: faktoro de sukceso; la vera faktoro de la evoluo de E. estas preskaŭ ekskluzive la gazetaro.
3 ∆ a) Multiplikato k multiplikanto. b) Esprimo, kiu estas ligita al aliaj per signo de multipliko: malkomponi nombron al ĝiaj primaj faktoroj. ➞ multipliki.
4 ☐ Nombro, karakterizanta la rilatumon de du samspecaj grandoj, per kiu unu grando estas multiplikata, por indiki ĝian devion de la alia grando: plenigfaktoro, agofaktoro, reflekta faktoro, korekta faktoro.
5 ⚥ Molekulo (ofte nekonata, sed supozata), kiu efikas al biologia procezo: kresko-faktoroj, faktoroj de sanga koagulado ktp.
amplifa faktoro ⏚ La kvociento de elmeta povumo de elektrontuba amplifilo per ĝia enmeta povumo, esprimita en logaritma mezuro. ☞ faktoro de penetro.
faktoro de penetro ⏚ La inverso de amplifa faktoro, se la anoda kurento restas konstanta; simb.: D.
faktoro de utiligo ☐ Ⓣ La rilatumo – plej ofte esprimata en procentoj – inter la utiligata energio k la tuta enmeta energio de iu sistemo.
faktoreca ∆ (pp integreca ringo) Tia, ke ĉiu elemento estas esence unika produkto de nemalkomponeblaj elementoj el la ringo: ĉiu ĉefideala ringo estas faktoreca.
agofaktoro ☐ Kvociento de la aga povumo per la ŝajna povumo; simb.: λ (lambda); en sinuseca reĝimo λ = cos ϕ (pr. kosinuso fi).
formfaktoro ☐ La kvociento de la efektiva valoro de fizika grando per ĝia mezvaloro dum duonperiodo de perioda procezo, komenciĝanta je nulo.
resusfaktoro ⚥ Antigeno, ekzistanta en la eritrocitoj de resuso k de 85% el la homaj sangoj (sangoj Rh +): resusfaktoro kreas neakordigeblon kun la sangoj, kiuj ĝin ne posedas (sangoj Rh −).