PIV · 316
★akir/i
★akir/i (tr)
1 Iĝi posedanto de io konkreta per aĉeto, interŝanĝo aŭ alie: akiri domon; akiri pentraĵon je malalta prezo; ĉu ni ne povus akiri la ŝnuron per kiu oni lin pendigos? B; rigardi k aspiri ne devigas akiri Z; peke akirita ne estas profita Z; kiel akirite, tiel perdite Z.
2 Sukcesi ricevi ion petitan: tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros Z; la katolikaj pastroj akiris papan dekreton, kiu malpermesis […] Z; vi devas akiri por tio la permeson de la Akademio Z.
3 Per propra klopodo sukcesi havigi al si ies favoron, helpon, apogon: akiri amikon, prozelitojn; se ni sukcesos akiri por nia afero unu el la riĉaj amerikanoj, tio ĉi estos por ni tre grava Z; per flatoj ŝi akiris mian koron Z.
4 Havigi al si ion abstraktan per penado aŭ klopodo: akiri influon, saĝon, potencon; scion akiru, sed ne ĉion eldiru Z; kiu malmulte deziras, feliĉon akiras Z; nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman Z; neologismoj, kiuj ne rompus la unuecon inter la akirita k la akirota Z; (f) tiu propono akiris ĉies aprobon; la legendo tiam akiris grandan disvastiĝon. ☞ atingi, gajni.
akiro
1 Ago de iu, kiu akiras: akiro k perdo rajdas duope Z; ŝatu amikon laŭ la dato de akiro Z.
2 Io akirita: malsaĝulo en foiro estas bona akiro Z; ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro Z; la homaro fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro Z; leono, kiu avidas akiron X.
akiraĵo, akiritaĵo. Akiro 2: li ĵaluze kaŝas siajn akiraĵojn; ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? X. ☞ kaptaĵo, predo.
akiranto. Tiu, kiu akiras: li fariĝis akiranto de la plimulto de la akcioj; se (virino) ne trovas por si akiranton, ŝi fariĝas nulo Z.
akirebla. Tia, ke oni povas ĝin akiri: ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu Z; neakirebla virino.
akirigi. Fari, ke iu akiru: akirigu al li favorkorecon antaŭ ĉi tiu homo X; per mezuro k peso akiriĝas sukceso Z.
reakiri. Denove akiri ion perditan: en la dormo la lacaj reakiris la fortojn B; reakiri sian tronon.
flatakiri. Akiri per flatado: li flatakiros vian pardonon Z.
militakiri. Akiri, militante: Holger, la Dano, militakiris la grandan landon Hindujon Z.
batalakiro X, ĉasakiro X, laborakiro Z, rabakiro X. Io akirita per batalo ks: la leonidoj krias pri rabakiro X.