← Reen al R

PIV · 13075

★rab/i

rab/i (tr)
Per forto aŭ minaco forpreni ies posedaĵon: havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj X; vi rabas al via homo ĉion, kion li havas Z; oni rabas la ŝafaron X; mi rabos al la du malbonaj princinoj iliajn cignajn vestojn Z; kiu rabas de sia patro, tiu estas kamarado de mortigisto X; ursino, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj X; (f) la morto rabis al li la infanon Z. kapti, peli, ŝteli, forporti, forŝiri.
Fari, ke iu perdu ion karan: la rapida kresko de nia afero rabas la dormon al multaj ambiciuloj Z; malĝojo rabas al li la feliĉon Z; vi volas rabi de mi la lastan konsolon Z. senigi.
rabo. Ago de tiu, kiu rabas: faras rabon k ŝtelon, por oferi al Dio kandelon Z; la rabo de malvirtuloj atakos ilin mem X; la rabo de Heleno far Pariso; rabobestoj, rabobirdoj.  rabirado.
rabado. Kutima ago de tiu, kiu ofte, konstante rabas: oni elmetu ilin al ruinigo k rabado X; Mi (Dio) malamas rabadon k maljustecon X; vivi el rabado.
rabaĵo, rabitaĵo. Io akirita per rabo: ni plenigos niajn domojn per rabaĵo X; rabitaĵon ne fidu vane X. Sin. rabakiro. predo.
rabema. Inklina al rabado: la najbara rabema nobelaro Z; ho rabema filino de Babel! X.
rabisto. Homo, vivanta el rabado: malriĉulo rabiston ne timas Z; fremda edzino embuskas kiel rabisto X; ni enloĝiĝos en la bohemaj arbaroj, tie ni kunmetos bandon da rabistoj Z; ludi «rabistoj k ĝendarmoj» Z; la korto de rabista kastelo Z.
disrabi (tr) Dividi inter si rabaĵon: disrabu arĝenton, disrabu oron, senfinaj estas la trezoroj! X; (f) disrabi la ŝtatajn financojn.
forrabi. Forporti, kiel rabaĵon: mi pensis, ke eble vi forrabos de mi viajn filinojn X; la malfeliĉa fraŭlino forrabita (fare) de la pigmeoj Z; la forrabo de la Sabeninoj; (f) ili timas, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de la E-istoj ilian liberecon! Z.
prirabi. Senposedigi iun je io per rabo: lupo ilin prirabos X; hotelmastroj nur prirabas la vojaĝantojn Z; la infanoj ricevis la permeson prirabi la arbon Z (Kristnaskan); viaj palacoj estos prirabitaj X; dezertigita k prirabita lando X.