PIV 2026 · Artikolo 13076

rabarbo

Litero R

rabarbo
1 BOTA (striktasence) speco de reumo, kies longaj verdaj aŭ ruĝaj petioloj estas acidaj kaj manĝeblaj, dum la folioj estas iom venenaj. specio Rheum × hybridum Sin. hibrida reumo.
2 KOMU ĉiu el diversaj specioj aŭ hibridoj parencaj al rabarbo 1 kaj same uzataj kiel ĝi, precipe rabarbo-reumo.
3 (vastasence) = reumo.
4 KOMU manĝebla petiolo de la kultivataj formoj de rabarbo 2.
rabarba rilata al rabarbo. ➞ rabarba radiko.