PIV 2026 · Artikolo 13077

1★rabato

Litero R★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. rabate
  2. rabati
  3. rabataĵ/o
  4. senrabate
1 ★ rabato malaltigo de prezo, donata de ricevonto de pago al pagonto: tiun ĉi verkon mi povas doni al vi kun granda rabato Z mi de la verko povas doni al vi nur 30% da rabato Z mi kalkulas al Vi ĉiujn verkojn kun 50% da rabato Z ➞ diskonto.
rabate kun rabato: vendi rabate malnovajn kajerojn de la revuo
rabati tr
1 malaltigi la prezon de io vendata: mi ja povas rabati iomete HGK rabatita forvendo de malnovaĵoj OE rabatitaj broŝuroj MD (analoge) la libroservo rabatos la prezojn de ĉiuj siaj varoj je 10% OE
2 subtrahi iun sumon de prezo: maljuna avino petis rabati dek kopekojn VVa
rabataĵo io favorpreze vendata.
senrabate
1 sen kalkulo de rabato.
2 sen eblo de rabato.