PIV · 3252
★diskont/i
★diskont/i (tr) £ Pagi al iu por kambio antaŭ la pagtempo, deprenante procentaĵon pro la antaŭtempa pago.
diskonto
1 Ago de tiu, kiu diskontas kambion: diskontobanko.
2 Procentaĵo, deprenita pro la antaŭtempa pago: kiam la kapitaloj abundas, la bankoj malaltigas la diskontan procenton.
maldiskonti. Vendi kambion antaŭ la dato de ĝia pagendiĝo, kun depreno de parto el la interezo.